Testamento

Ekfebris pens': la tero tuta
pereos per atom-ekstermo!
En ĉi pereo absoluta
la mondo estos do kaputa
kune kun mi, la eta vermo.

Mondkataklismo min forviŝos,
ne aĉa krev' en orfa solo.
Ŝtiparo mia vere riĉos,
se la homaro kunbruliĝos.
Ĉu estas do pli da konsolo?

Konsolo? Ho ne! Fia vanto!
Skorio de anim' ribela!
Mi diru en ĉi tiu kanto,
eble la lasta, de mortanto,
ke l' vivo estas tamen bela!

Al vi mi diras, hom'! Ne lasu
perei la homvivon varman,
leviĝu, ĉiuj, kaj amasu,
kaj kriu, hurlu kaj frakasu
la frenezumon atom-arman!

Tial la Hom' do iĝis granda,
kapabla eĉ por mondrenverso,
ke uze de ĉi pov' giganta
li mem elmortu, memmurdanta,
por mokrideg' de l' Universo?

Ne! Venku la pli homa homo!
En tiu sento orakola,
ke li sen funga mondfantomo,
sen mensa diseriĝ-simptomo
plezuros pri la viv-aromo,
mi feliĉege mortos sola.