TIAM

Tiam, antaŭlonge mi luliĝis
en nebulaj revoj de infan';
tie onde ortritik' ruliĝis,
buntis papaveto kaj cejan'.

Tre malvastis tiam mia mondo.
Meze staris alte la kastel'.
Ĝia parko, kien gvidis ponto,
estis kaj tabuo kaj mister'.

Sed, mister' intima, tie zumis
la arbar' fabelojn al la knab',
kaj la kampojn timian' parfumis,
loĝis papilio kaj skarab'.

Mond' malvasta, sed sen elĉerpeblo:
fola kapro, serioza bov',
formikujo, frambo inter vepro —
ĉiutage ia nova trov'.

Ĉio ravis min, eĉ la kabano
por mi estis de alloga bel':
tie min ja vartis panja mano,
kaj enlulis panjo per fabel'.

La dezir' jam estis plenumiĝo
kaj mi eĉ ne sciis pri l' esper',
jes, ĉar al mi estis jam feliĉo
gapi al la stelo de vesper'.

Tiel vivis mi en mondo paca,
nur pri tio miris sen kompren',
kial sur vizaĝ' de l' patro laca
tiom oftas muta malseren'.