Lin potenculoj malestimis kiel la rustan feron, sub piedpuŝ' li kapon klinis kaj plugis, semis teron. Virin' varmsina plezurarde neniam lin alpremis. Distriĝi? Drinki? Danci ĉarde? Li fosis, plugis, semis. Jen lia tombo… Granda tristo ne nigras, mankas ploro. Ĉi tie, en la vintra frosto, nur larmas mia koro. Ne sonis ĥor' funebrofeste nek tombceremonio, nenia ŝanĝ', nur mortis beste la vivsemanta dio. |