En loko post la dors' de Dio en grize drona malproksim' okazis eta tragedio: patrino mia naskis min, Pri l' vilaĝeto diru mi, ke progresis tie — mizeriĝ'. La polvo kovris ĉion dike, vidiĝis sole la malriĉ'. Ĉe la petrola lampobrilo balancis min por dorm-allog' patrino mia en lulilo; lulilo mia estis trog'. Kaj ŝi kantetis pri feino tre favorema al la pet'; ŝi venos sonĝe kun la lino de donacota ĉemizet'. Eĉ nun rezumas la naivo de la dormiga melodi', kaj akompanos min tra l' vivo, tra l' granda tragikomedi'. |