Turdo

Tro frua turdo freŝe flutas
la mateniĝan kanton.
Mi mutas, mutas, ne salutas
resone la kantanton.

Sed kanto estas kiel sango,
kaj ruĝas sang' ekscite.
Mi volus, eĉ kun pala vango
ekkanti tamen, spite!

Oj, false nun la turdo tonis,
kaj tio min tre ĝenas.
La trilo, kiu mise sonis,
de l' kanto min detenas.