Vana, vana

Memoro pri knabino kamparana
en mia koro eĉ nun alte arkas,
kaj ŝia orblondeco vive sana
en la anima fundo sparkas, sparkas.

Mi scias, ke pasinta printemphoro
neniam plu revenas sama, sama,
kaj la serĉado de velkinta floro
inter la novaj estas vana, vana.