Vesperaj papilioj

Freneza strebo,
diboĉo ĝoja,
ebria ŝvebo
kaj danc' re- kaj refoja!
Jen nia sorĉomondo;
ĝin donas brilo lampa.
Ni flirtu en la lumorondo
kaj rampu vermo rampa.

La brilo ora,
la danc' ebria
en vest' kolora,
Jen estas mondo nia!
Kaj ekster la lumrondo
ne gravas nokt' malluma,
ni flirtu en la sorĉomondo
en danco gaje zuma.

Malbone gustas
mensogo tia,
se iu flustras
pri nigra mond' alia.
Nur bril' ekzistas nuna,
la ombro mankas plene!
Ni flirtu en la rondo luma,
la vermo rampu pene!

Ni buntas veste
en lampobrilo,
kaj sparkas feste
orpolvo sur flugilo.
Alia mond' ne gravas,
eĉ se ĝi estas ie…
Nur nia sorĉa rondo pravas,
ni flirtu ĝojpasie!