Vespersilento

Silentas la vespero,
silentas la pejzaĝ',
kaj brilas super tero
la rida lun-vizaĝ'.

La revoj eksuspiras,
la kor' ekbatas nun.
Tra foraj landoj tiras
la zorgojn jam la sun'.

Ĉi bild' re- kaj revenas
de jaroj mil kaj mil:
la homoj ĉiam emas
revadi ĉe lunbril'.

Revadi pri la bono,
futuro kaj feliĉ'
plej bone scias homo
vivanta en malriĉ'.