Veteran-enterigo

Kiel la folioj velkaj
deŝirataj de la vento,
jen la postrestintoj kelkaj
de la veteran-taĉmento
falas unu post alia.
Venis vico via.

Ĉesis por vi ĉia lukto,
hasto, urĝo kaj nervozo
kaj klopodo kaj produkto,
nun jam venos la ripozo,
venos la ripozo vera
en trankvil' subtera.

Akompanas vin hodiaŭ
ni en trup' maldensiĝanta,
kaj mi scias, ke l' adiaŭ
de la hor' funebrokanta
baldaŭ laste min salutos.
Tombo glutos, glutos.

Sed se l' lasta veterano
sur la tombofundon venos,
ĉe l' funebra akompano
jam la verdan flagon tenos
juna trup' en mano ŝirma,
kaj kun paŝ' pli firma!