Vi

La horizont' allogas de sur monto,
vi estas mia horizonto.
Por trink' allogas riveret' sub ponto,
vi estas mia freŝa fonto.
Arbarsilento, kampoj floraj,
vesperoj fojnodoraj,
la onda oro de tritiko,
printempa birdmuziko,
ridantaj larmoj de Aprilo,
majsuna brilo, ventbabilo,
kaj ĉio, ĉio al mi kara
vi estas, knabinet' kampara,
Katerinet' orhara!