Virinoj varmsinaj

Riproĉas korvoj de sur arbobranĉoj
la homojn, kiujn kovras nebulfranĝoj.
Tremolfolio estas mia kor'.
Virinoj, min ne lasu for!

Kiel al grega korto lup' avida,
al floroj jam embuskas velk' rapida.
Mi timas, frostas kiel mola pup'.
Virinoj, kaŝu min per arda jup'!

Jen mi sterniĝis en la frid' vespera.
Varmsinulinoj kun la kor' tenera,
ho, flugu kun mi al ĉiel', se eble.
Sed, povas esti, mi deliras febre.