Vivsonoro

Abeloj flugas kun ŝarĝriĉo,
pilkludas knab' en gaja salt',
la vivo vivas per moviĝo,
lacigas sole la halt'.

Mi iras el la valo verda
al supro de la roka mont',
mi vagas, vole vojoporda,
kaprica mondvagabond'.

Postrestas post mi ĉio brua,
kaj nun ne flustras eĉ la vent',
preskaŭ doloras ege blua
brileg' de la firmament'.

De l' raraj herboj gapas muto,
senviva ŝajnas jam la ter'…
Ha, sonas, kvazaŭ por saluto,
sonora pioĉa fer'!