Umberto Broccatelli

Fragmento el projekto de Eŭropa Unio:

I-8. ... "La himno de la Unio estas la fragmento Odo al ĝojo de 9-a Simfonio de Beethoven."

La konstitucia projekto de la Eŭropa Unio ne difinas tekston kaze de la himno, ĝi mencias nur muzikon de Beethoven. Do la poemo de Schiller ne konsistigas parton de la himno. Ĉar unu el la bazaj principoj de la Unio estas la nediskriminacieco, estus malracie mencii en la baza dokumento verkon ligiĝanta al konkreta lingvo.

Varianton de himno-teksto verkis Umberto Broccatelli en esperanto, en tiu lingvo, kiu povas certigi samrangecon por ĉiuj civitanoj de la Unio.

La poemon Al la ĝojo de Friedrich Schiller la komunumo de internacia lingvo konas en traduko de Kolomano Kalocsay.