Ho, tiuj fremduloj!
opereto de Feliks Hiller


Recenzo aperinta en Literatura Mondo pĝ 56/1924:

Estas certe interesa, ĉar unua provo en Esperanto, ĉi tiu esperanta opereto. Mi mensogus dirante, ke ĝi estas literatura ĉefverko, sed montru al mi opereton, kiu estas tia. Lunlumo, amo, anglo, hungaro, ĵaluzo, facila konflikto kaj bona fino kion vi volas pli multe? La opereto estas ja naskito de la facila Muzo, kiu havas ne kotornojn, sed malpezajn dancŝuojn kaj anstataŭ liro kastanjeton. La lingvo certe bezonas ankaŭ la esprimnuancojn de ĉi tiu facila arto kaj tial ĝoje ni salutu la kuraĝan provon. Sed por montri direkton, ni atentigas la aŭtoron pri la versoj de Raymond Schwartz, kiu tiel sukcese enplantas la facilan spiriton en nia ĝardeno literatura.

La stilo estas bona. La kantotekstoj estas bone kanteblaj, sed, precipe la priesperantaj, ne diras ion novan. Plej plaĉa estas la "Balado pri la Luno". La melodioj, donitaj en aldono, estas facilaj kaj sufiĉe melodiaj. Rememoroj ne mankas, sed montru al mi operetmelodion, en kiu ne estas rememoroj.

(las)