Quintus Horatius Flaccus
AL BARINE

Barine', se vin pro la ĵurorompoj
Foje trafus pun', se nigriĝus al vi
Sola dent', se nur via sola fingro
Iĝus malbela,

Kredus mi. Sed, jen, se vi kapon vian
Ŝarĝas per perfid': ĉiufoje vi eĉ
Plibeliĝas, por la danĝer' komuna
De l' junularo.

Eĉ utilas vin, ke vi false vokas
Cindrojn de l' patrin', la ĉielon tutan
Kun la muta ar' de la steloj kaj la
Diojn senmortajn.

Kreskas nur por vi junuletoj ĉiuj:
Nova servistar'. La malnova grumblas
Pri la peza jug' de l' estrin' malpia,
Tamen plu restas.

Timas vin patrin', avarul' maljuna,
Pri l' fileto kaj la edzin' ĵusvirga
Pri l' junedz', ke lin via sorĉa rondo
Longe katenos.

Ridas Venus mem pri ĉi tio, ridas
Mildaj nimfoj kaj sovaĝul' Kupido,
Sur la sanga ŝton' akrigante sagojn
Ĉiam ardantajn.