Mihály Csokonai Vitéz
AL LA ESPERO

      Ĉielmiraĝ', ludanta
Kun la fil' de l' Ter':
Ho, vi, blinda, vanta
Ŝajna di': Esper'!
Kiun kreas plore
Ni en la danĝer',
Kredas klinhonore
Esti gard-anĝel':
Kial venas vi glat-buŝe
Kun sennuba rid',
Kial ĉarmas vi flat-tuŝe
Min per duba fid'?
Ĉesu! Vi posedis,
Vi instigis min,
Vi, dum mi vin kredis,
Mistifikis min.
      Plantis narcis-garbojn
Vi en mia kort',
Per fontet' la arbojn
Savis vi de mort'.
Vi printempon ŝutis:
Florojn mil al mi,
Ĝoj' ĉiela gutis
Spice, pli kaj pli,
Pensoj en la freŝa fruo.
Kiel la abel',
Flugis per la venta fluo
Al la roz-miel'.
En feliĉo brila
Jam ne mankis pli,
Ol la kor' de Lilla,
Kaj ĝin donis Di'.
      Sed ve, jen, ne verdas
Miaj arboj plu,
Rozoj freŝon perdas.
Sekas fonto-flu'.
Mia helo Maja
Iĝis vintra nub',
Viv' antaŭa, gaja,
Iĝis cindra rub'.
Ho, nur Lilla-n vi plu donus,
Nur ŝin, ŝin en sol',
En lamentoj nun ne dronus
Kanto sen konsol'.
En brakum' konsolojn
Trovi scius mi,
Kaj la perlokronojn
Ne envius mi.
      For, Espero flata,
For jam, trompistin',
Ja, ĉi krudo fata
Enterigos min.
Mi ne plu aspiras,
La anim', pro l' lac',
Je l' ĉiel' sopiras,
Korp' je l' tomba pac'.
Por mi jam la kamp' ne floras"
Ne odoras nun,
Bosko trile ne sonoras,
Nokten dronas sun'.
Sorĉaj sonoj trilaj,
Bunta fantazi',
Gaj', esperoj, Lilla-j,
Adiaŭas mi.