AL LA MEMORO DE
ANTONI GRABOWSKI

Por fuĝi for de l' taga tedo,
Ĝardenojn fremdajn mi trairis.
Plezure gapis mi kaj miris
Kaj kuris mi de bed' al bedo.

Sur ĉiu bedo kaj arbedo
Min freŝaj floroj tente tiris.
Mi pekis kelkajn mi deŝiris
Kaj plektis ilin je bukedo.

Jes, ŝtelis mi el fremdaj koroj:
Bukedon de ŝtelitaj floroj
Prezentas mi en verda vazo.

Eternaj floroj estas ili:
Eĉ paliĝinte, ŝajnas brili
En bel' sentempa de l' Ekstazo.