Lorenzo Stecchetti
AL LA NUBOJ

Ho, blankaj nuboj, sur ĉiel' radia
Ŝvebantaj, kvazaŭ lana flok' en vento!
Kial min premas ĉi angora sento,
Dum vin rigardas mia fil' senscia?

Dezir' min kaptas sub lazuro dia,
L' okulojn tiras ĝi al firmamento.
Mistera sfinks'! Mi petas pri l' prezento
De l' Estonteco kaj de sorto mia!

Sed ne, filet', ne venos ja respondo.
Ne diros blankaj nuboj la Misteron.
Ĝin scias nek ni, nek Sinjor' de l' Mondo.

Cindriĝos mi, metite sub la teron,
Kaj arĝentiĝos via riĉa blondo,
Kaj, ho filet', ne scios ni la Veron.