Pierre de Ronsard
AL MARIA

Maria, do leviĝu, vi estas ja pigrema.
Jam la alaŭdo gaja en alto trile sonis,
Kaj sur la dornarbusto dolĉvoĉe jam kanzonis
La najtingal', kun sia lamento amĉagrena.

Do supren! por rigardi pri l' herbo perloplena,
Kaj pri l' rozujo bela, kiun burĝonoj kronis,
Kaj pri l' diantoj karaj, al kiuj akvon donis
Hieraŭ; vesperhore, manet' tiel zorgema.

Ja diris vi vespere, kaj eĉ, kun ĵur' promesa.
Ke ĉi matene ol mi vekiĝos vi pli frue,
Sed tenas sonĝ' aŭrora, la junulin-karesa,

Okulojn viajn ombrajn sub dolĉa dormo plue.
Mi tial kisas ilin kaj belan cicon, jene,
Centfoje, ke vi lernu leviĝi frumatene.