Mihály Csokonai Vitéz
AL ROZBURĜONO

Floru kun ridet' afabla,
Rozburĝono, floru jam!
Jen la vaga vent' agrabla
Volas kisi vin kun am'.

Floru, floru, roz' odora,
Hebe venas kun nektar',
Vian korpon virgan Flora
Kovros per velurtalar'.

Kiel brilos kaj parados
Ĉi ĝarden' per via pomp',
Kiel oni sopirados
Preni vin per branĉo-romp'

Min vin prenos, dolĉa, eta,
Rozburĝon', vi belas jam,
Ja ĉiu knabin' koketa
Volus vin por brustornam'.

Sed ne, knabinet' alia
Vin ne fiksu ĉe l' korset',
Estu plantintin' Julia
Por vi nova ĝardenet'.

Tie vete rozkoloru,
Ĉe l' pli rava rozkolor',
Tie vete bonodoru,
Ĉe l' pli bela bonodor'.