Quintus Horatius Flaccus
AL THALIARCHUS

Jen, vidu, staras blanke sub alta neĝ'
Soracle. Klinas sin pro la peza ŝarĝ'
La arboj pene kaj pro l' akra
Frosto rigidas riveraj akvoj.

Forpelu froston: ĵetu abunde al
La fajro lignon; pli malavare nun
Verŝadu la kvarjaran vinon,
Ho Thaliarchus, el kruĉ' Sabina.

Ceteron dioj zorgu! Se ili jam
Pacigis ventojn blove luktantajn kun
Batala mar' plu nek cipreso
Estas movata, nek ulm' maljuna.

Ignoru, kion portos la Morgaŭ kaj
La tagojn, kiujn donos la Sort' al vi,
Rigardu gajno! Nek ĥordancojn
June malŝatu, nek dolĉajn amojn,

Dum maljunaĝo splena forestas kaj
Vi floras. Nun la Kampon vizitu kaj
La placojn, por flustradi dolĉe
Ĉirkaŭ la nokto, en hor' fiksita.

Nun ĉarmas vin la rido petola de
Knabin' kaŝinta sin en angulo, kaj
Garantiaĵ' rabita for de
Brakoj aŭ ŝajne rezistaj fingroj.