Amaj epigramoj

KALLIMACHOS

Tiel dormu vi mem, Konopion, kiel vi lasas
Kuŝi min tie ĉi sur ŝtono malvarma de l' sojl'.
Tiel dormu vi mem, senindulga, kiel la amanton
Lulas vi; eĉ en la sonĝ' vin ne renkontu indulg'.
Min kompatas najbar', sed eĉ sonĝe vi min ne kompatas:
Tion memoros ja vi iam, kun griza harar'.

KALLIMACHOS

Kiel ĉasist' en arbar' piedsignojn kaj vente kurantan
Ombron de kapreolet' pelas tra akvo kaj neĝ',
Kaj li ne lacas, sed se li aŭdus: »Jen la ĉasaĵo
Antaŭ vi sen mov'!« — eĉ ne rigardus li ĝin:
Same ja estas la am': persekutas la fuĝe kurantan,
Turnas de tio sin for, kio proponas sin mem.

MELEAGROS

Am-malamanta aŭror', nun malfruas vi, kiam de Demo
Estas alia junul' sub la varmiga kovril'?
Kiam la sveltan mi mem brakumadis, rapide vi venis,
Kaj kun malica plezur' pafis radiojn sur min.

MELEAGROS

Nokto sanktega kaj lamp'! Ni neniun alian adepton,
Krom vi, konfidis ĝis nun pri niaj ĵuroj de am'.
Juris ŝi pri l' fidelec' kaj ĵuris mi, ke mi neniam
Ŝin forlasos dum viv': ĉion atestas ja vi.
Kaj nun diras ŝi jam, ke la ĵuroj fornaĝas en akvo,
Kaj vi ŝin vidas jam en sinoj aliaj, ho lamp'.

MELEAGROS

Ĝojas gaje la glas', ke la buŝon dolĉe babilan
De Zenofila ĝi nun tuŝis: ĝi diras al mi.
Glaso feliĉa! Se nur ŝi la lipojn premante al lipoj
Trinkus kaj trinkus el mi mian animon sen ĉes'!

ANONIMA

Ho, se mi roz' purpura fariĝus, ke vi, deŝirinte,
Metus min inter la du neĝomontetojn de l' brust'.

RHUPHINOS

Pri sia bel' Rhodope' fieregas, se ŝin mi salutas,
Tion akceptas ŝi kun brovoj fieraj, sen ŝat'.
Kaj se festonon mi sur ŝian sojlon plektas orname,
Ŝi en fiera koler' premas ĝin per la pied'.
Ho, senindulga maljun', ho vi, sulkoj, alvenu rapide,
Koron de l' obstinulin' eble vi klinos al ced'.