Edgar Allan Poe
ANNABEL LEE

Antaŭ longe, jam longe, en la reĝland'
Apud maro, tie ĉi,
Knabinet' ĉe ni vivis (vi konis ŝin
Laŭ la nom': Annabel Lee),
Nur ĉi penso vivigis ŝin: ami min
Kaj esti amata de mi.

Mi estis infan', ŝi estis infan'
Apud maro, tie ĉi,
Sed ni amis kun am' pli profunda ol am',
Mi, kaj mia Annabel Lee,
Eĉ serafoj flugilaj el nuboj nin
Rigardis kun envi'.

Jen kaŭzo, ke antaŭ longa temp'
Apud maro, tie ĉi,
Ekventis el nub', malvarmumis
Mia bela Annabel Lee,
Parencoj ŝiaj altaj venis
Kaj ŝin portis for de mi,
En tombon kuŝigante ŝin
Apud maro, tie ĉi.

L' anĝeloj, ja malpli feliĉaj ĉiele,
Nin rigardis kun envi',
Ho jes, jen la kaŭzo (ja ĉiu ĝin scias
Apud maro, tie ĉi),
Ke la vento alvenis dum nokto el nub'
Kun porto de morto al Annabel Lee.

Sed am' nia estis pli forta ol am'
De homoj pli aĝaj ol ni,
De multaj pli saĝaj ol ni,
Kaj nek la anĝeloj en alta ĉiel'
Nek demonoj de l' marimperi'
Malligos, disigos ĉi koron de l' koro
De la bela Annabel Lee.

Ĉar sonĝporte sin levas la Lun' kaj mi revas,
Pri la bela Annabel Lee,
Kaj se levas sin stelo, mi revas pri l' helo
Okula de Annabel Lee,
Tiel dum la nokthoro mi kaŝas ĉe l' koro
De ŝi: mia viv', fianĉino, trezoro,
En la eta tombar', tie ĉi,
En la tomb' apud mar', tie ĉi.