Endre Ady
AŬTUNA BRUO


Ĉu vi jam aŭdis?
Aŭtune, kiam la nebul' sin tordas,
En nokt' la vento ies ĝemojn portas.

Nun io bruas.
Nun ĉiujn veojn iu por si rabas.
Nun iu putrajn ĉerktabulojn frapas.

Malnova homo.
Dum viv' ĉielo lia estis blinda,
Nun volus disrigardi, kompatinda.