János Vajda
AŬTUNA PEJZAĜO

Jen nuboj sin pelas sur la firmamento,
Stangherboj zumsvingas sin ĉe la river',
Kapskuas montpinte la fag' kun lamento:
Ke ree forpasis ĝojplena somer'!
Jam svarmas la korvoj, kornikoj kun bruo,
Frostetas en dorna arbust' la paruo,
Tra l' velko ĝardena ploregas ventr-kri':
Forvelkas la rozo, defalas foli'.

Forvelkas la rozo, defalas foli'!
Por tia vivcelo naskiĝis do ni?
Ne plu! jen la fino de la karier'!
Aŭ sin nur transvestas la hom' sur la ter'?
Ĉu l' morto eternas, aŭ vivo ĉi tie?
Komenco kaj fino ĉu estas, kaj kie?
Do kio la sonĝo kaj kie la vero,
Ĉi tie, aŭ transe, trans lim' de mistero?

La nuboj sin pelas sur la firmamento,
L' arbaro silentas, sen birdoj, sen tril'.
Sovaĝcikorio ekvagas per vento,
Plorante lamentas vilaĝsonoril'.
Naskiĝas, pereas minuto kaj jaro,
Kaj ombro sur kampo, kaj ŝaŭmo sur maro,
Tombtolon ŝiradas la vento kun kri':
Forvelkas la rozo, defalas foli'.
Forvelkas la rozo, defalas foli'!
Ĉu vane esperas kaj kredas do ni?
Ĉu estas konsolo nenia, nenia
Pri nova printempo trans foso glacia?
Jen dronas mortinto en tombo sinsterne
Kaj bruas terbuloj: eterne, eterae.
Sur tombon sin ĵetas amat'-fidelul'
Nenion, neniam, redonas terbul'.

La nuboj sin pelas sur la firmamento,
Subiras la suno. Revenas ŝafgrup',
Formortas la reva tintil' en silento,
Ekflugas vesperto, ekkrias la guf'.
La tombon plorega patrino brakumas,
— Nun steloj ekardas, la limo eklumas,
Kaj flustras la vento ĉe l' kruco de Di':
Ekfloras La rozo, ekverdos foli'.