Se dolĉaj lipoj per sopir' vin batas Por sorbi fluidajn perlojn, ĉu envia Vi estus eĉ je la kaliko dia, Per kiu Zeŭson Ganimedo flatas? Ne tuŝu ĝin, se vi la vivon ŝatas! Ja celas en kalik' de lip' magia Amoro vin, per venensago sia, Serpent' embuska en la flor' kaŝatas. Ne trompu vin langvora roz-odor', Petaloj, kiuj perle falas for De l' arda silk' de ŝia brust' balzama. Ne roz-ĝarden'! Tantalaj pomoj nur Vin logas, kaj forlasos vin per kur': Veneno iĝos la mielo ama. |