Charles Baudelaire
BABILO

Aŭtunĉiel' vi estas, helroza kaj serena,
Min maro de malĝojo inundas en anim',
Kaj lasas, refluinte, sur mia lipo splena
La mordan rememoron de la amara ŝlim'.

La mano vane glitas tra mia svena sino,
Ŝiritan vundon trovos vi sole, amikin',
Ĝin ŝiris ungoj, dentoj sovaĝaj de l' virino,
Ne serĉu mian koron, la bestoj manĝis ĝin.

La bruston, ĉi palacon, infektis hordo kruda,
Oni orgias, murdas, kverelas tie ĉi.
Parfumo ĉirkaŭnaĝas ĉe via gorĝo nuda.

Ho Belo! kruda vipo de l' koroj. Volas vi.
Per viaj fajr-okuloj, brilantaj kvazaŭ festoj,
Bruligu la ŝiraĵojn lasitajn de la bestoj.