Ripoz' konsola post la voj' longpena: Tendaro riverborde dissemita. Trankvil' feliĉa sub tegment' stelplena De l' nokto, de fajraĵoj ornamita. Jen veturil' post veturil', vicorde. La ĉevalaĉoj mute kapbalancas. Nomadoj — dormas. Blanka fum' sintorde El bruletantaj fajroj volvedancas. Sendorme, iu sidas riverborde Kaj violonas; klare, mildakorde Plenigas la trankvilon la respondo: Sopiro de misteraj revoj trilas Al dormaj tendoj pri mirinda mondo Kie ĉieloj nekonataj brilas. |