Sándor Petőfi
ĈARDO ĈE LA VILAĜLIMO

Ĉardo ĉe la vilaĝlimo,
Al rivero en proksimo.
Ĝi en akvo sin spegulus,
Se la nokto ne nebulus.

Sed la nokto venas, venas,
Bruo de la mondo svenas.
En ligita pram' sen zumo
Mute kuŝas la mallumo.

Sed la ĉardo ne silentas!
Cimbalisto diligentas.
Junaj fraŭloj krias, bruas,
Ke l' fenestrojn tio skuas.

»He, mastrino, floro ora!
Venu vino plej valora!
Pli maljuna ol avino,
Fajra, kiel amatino.

He, cigano, pli rapide!
Danci volas mi senbride!
Danci, ĝis mi monon trovas,
Danci, ĝis mi spiri povas.«

La fenestron frapas iu:
»Tiel laŭte, he, ne kriu!
La sinjor' per mi parolas.
Li jam kuŝas, dormi volas.«

»La diablo lin eniru!
En inferon vi mem iru!
He. cigano, ludu, spite!
Eĉ se per la vest' paĝite!«

Ree iu ekfrapetas:
»Pli mallaŭte! Mi tre petas.
Rekompencos beno Dia.
Tre malsanas panjo mia.«

Senresponda bru-estingo.
El la glasoj lasta trinko.
La junuloj halton diras
Al ciganoj, hejmeniras.