Giosue Carducci
ĈE LA STACIDOMO EN AŬTUNA MATENO

Jen, kiel sekvas sin ĉi lumfontoj nun,
Pasante pigre post tiu arbovic'.
Tra l' branĉoj, kiuj pluvon gutas,
Falas oscede la lum' sur koton.

Penetre, akre plendas la fajfo de l'
Haltanta trajno. Plumbokolora la
Ĉielo. La maten' aŭtuna
Kvazaŭ fantomo nin ĉirkaŭprenas.

Ho, kien kuras mute, tumulte kaj
Vagonojn nigrajn eksieĝante ĉi
Popol'? Al kiaj nekonataj
Penoj doloraj, esperoj vanaj?

Lidia, karton reve transdonas vi
Al la truilo seka de l' konduktor',
Transdonas vi al fluga tempo
Dolĉajn momentojn, memorojn belajn.

Laŭlonge de la nigraj vagonoj, en
Kapuĉoj nigraj iras gardistoj nun
Simile ombrojn, kun lanternoj
Palaj kaj feraj marteloj. Tintas

Batitaj feraj bremsoj funebre, kun
Kesono longa; funde de la anim'
Respondas eĥo de dolora
Tedo, simila al plorsingulto.

La frapa fermo de la pordetoj nun
Insulti ŝajnas: mokas kruele nun
La lasta vorto ekiriga,
Batas brutale la pluv' la vitrojn.

Kaj jam, konscie pri sia ŝtal-anim',
La monstro snufas, temas kaj skuas sin,
Malfermas larĝe flam-okulojn,
Fajfas tra l' grizo, mokante l' spacon.

La naŭza monstro iras. En skua kur'
Terura mian amon ĝi portas for.
Ve, blankajn vangojn kaj vualon
Adiaŭantan mallum' englutas.

Ho, roze pala, dolĉa anĝel-vizaĝ',
Ho, pacradiaj stelaj okuloj, vi,
Ho, vi, riĉbukle ombrumita
Brila kaj ĉasta kaj rava frunto!

La viv' jubilis varme en la aer',
Somer' jubilis, dum vi alridis min,
La juna suno de junio
Kisis plezure per lumokisoj,

Tra la reflektoj de la kaŝtanharar',
La vangojn mildajn, kaj kiel aŭreol',
Pli bela ol suno, zonis miaj
Revoj ravantan figuron vian.

Sub pluv' ekiras nun mi tra la nebul',
Por droni en ĝi, kaj kiel ebriul',
Mi ŝanceliĝas kaj demandas:
Ĉu mi ne estas fantomo nura?

Ho, kia frosta flava folio-fal',
Senĉese, mute, peze en la anim'!
Mi kredas: sole kaj eterne
Estas sur tuta la mond' novembro.

Ol la konscio estas pli bonaj ĉi
Krepuskaj ombroj kaj ĉi nebula stat'
Ho droni, droni en ĉi tiu
Surda ĉagreno eterne daŭra.