Luiz de Camões
EL LA LUZIADOJ

(La epizodo de Ignez de Castro)
III. kanto
118.
Post ol Affonso, kun triumfhonoro,
Revenis al la Lusitana tero,
Por ĝui pacon kun la sama gloro,
Kiel li venkis en milit-danĝero:
Jen kazo trista, inda je l' Memoro
Elfosadanta homojn el sub tero,
Okazis al virin', kiu, post fino
Mizera, iĝis, post la mort' — reĝino.

119.
Ho, vera amo, kies fort' malmola
La konojn jugas per potenc' senbrida,
Ja ŝian morton nur vi kaŭzis, sola,
Kvazaŭ ŝi estus malamik' perfida.
Sovaĝa! oni diras: via bola
Soif' per larm' ne estas mildigita,
Sed volas vi krueli kaj tirani,
Altarojn viajn per homsango bani.

120.
Vi, bela Ignez, ĝuis idilie
La dolĉajn fruktojn de l' junec' miela,
En dolĉnaiva rev', kiun envie
Ne lasas daŭri la Fortun' ŝancela.
Sur ĝemaj bordoj de l' Mondego, kie
Akvumis kampojn l' okulparo bela,
Diradis vi al monto, herbo, floro
La nomon, gravuritan en la koro.

121.
Respondis tie vin sopiroj kriaj,
Kiuj en kor' de via princ' amasis,
Kaj: ĉiam portis al okuloj liaj
Vin, post ol viaj belaj lin forlasis,
Nokte en sonĝoj trompe iluziaj,
Tage en pensoj, kiuj fuĝe pasis.
Ĝis fine ĉiu penso, vido lia
Estis memor' pri l' ĝojo idilia.

122.
Li kun princinoj, ĉia bela damo
La proponitan nupton malakceptis,
Ĉar ĉion vi malŝatas, vera amo,
Se vin rigardo dolĉa ĉirkaŭplektis.
Vidante filon en ĉi stranga flamo
La saĝa patro aĝa, ĉar respektis
Li pleb-murmuron, kaj kapric-obstinon
De l' filo, ke ne volas li edzinon:

123.
Decidis morton de Ignez, por savo
De l' filo, kiun ĉenis ŝi anime,
Kredante: fajron de ĉi ama ravo
Estingi povas nur la sango krime.
Ho, kia furioz'! ke nobla glavo,
Kiu detruis povon de l' sentime
Luktanta Maŭro, estis direktata
Nun kontraŭ milda damo delikata.

124.
Ŝin trenis la kruela band' sensenta
Al Reĝo, kiu ŝin jam ekkompatis,
Sed la popolo per falsargumenta
Parol' je ŝia murdo lin persvadis.
Kaj ŝi, kun koro trista kaj lamenta
Pri l' princ' kaj filoj, kiuj plorĝemadis
Kaj kiujn lasos ŝi en orfa sorto,
Kio ŝin ŝiris pli ol propra morto;

125.
Levinte al kristal-lazur' ĉiela
L' okulojn, kiujn lavis larm' ĉagrene,
(L' okulojn, ĉar la manojn ja kruela
Ministro al ŝi ligis jam katene)
Kaj rigardante kun doloro ŝvela
La filojn, kiujn vartis ŝi zorgplene,
Kies orfeco ŝin nun tiel ŝiris,
Ŝi al kruela av' ilia diris:

126.
Se eĉ rabbestojn, kiuj sangavidas
Denaske, per natura maniero,
Kaj rabbirdegojn, kiuj flugrapidas
Pensante nur pri rabo el aero,
Jam ĉiam oni kortuŝite vidas
Kompati pri l' infanoj kun tenero,
Kiel kolomboj pri l' patrin' de Nino,
Pri l' Rom-konstruaj fratoj la lupino;

127.
Do, vi, ja hom' aspekte kaj laŭkore,
(Se home estas murdi junulinon
Senfortan, ĉar pri ties kor' fervore
Ŝi gardas, kiu venkis ŝian sinon),
Indulgu ĉi infanojn, ke horore
Ne vidu ili mian sangan finon,
Vin ili movu al kompat', se do vi
Per senkulpeco vin ne lasas movi.

128.
Kaj, se venkinte super Maŭra multo,
Vi sciis semi morton fajre, glave,
Nun sciu vivon doni kun indulgo
Al mi, senpeka por ĝin perdi prave.
Sed se vi puni juĝas pri senkulpo,
Ekzilu min mizere kaj sensave
Al ard' Libia, aŭ al frosto Skita,
Vivi eterne inter larm' verŝita.

129.
Ekzilu min al lok' kruelrabia,
Inter leonojn, tigrojn, — eble trovos,
Mi tie senton de kompato pia,
Kiun en homoj trovi mi ne povos.
Tie, kun am', sindon' abnegacia
Al li, pro kiu mortos mi, mi provos
Rekrei liajn bildojn, jen videblajn,
Konsoli la patrinmalĝojojn febrajn.

130.
Pardoni volis ŝin la reĝ' kompata,
Tiel kortuŝe ŝia peto sonis,
Sed pleb' obstina, kaj la sorto fata
(Ĉar ĝi destinis tion) ne pardonis.
Jam glavojn de ŝtalklingo delikata
Eltiris, kiuj krimon virto nomis.
Ho, kontraŭ dam', kruelaj koroj ŝtonaj,
Ĉu estis vi pri bravo fanfaronaj?

131.
Kiel al bela, juna Poliksena,
Konsolo lasta de l' patrino aĝa,
Por venĝi pri Akĥil', la krudmiena
Pyrrhus atakis per la fer' sovaĝa,
Sed ŝi, fiksinte per okul' serena
(Kiel ŝafid' pacema, mildvizaĝa)
La panjon, jam frenezan pro l' mizero,
Rezigne donis sin al sang-ofero:

132.
Tiel al Ignez murdistar' barbara
En alabastra brust', kiun ornamis
Perfekta ŝvel', al tiu tiel kara,
Kiu reĝino poste ŝin proklamis,
La glavojn kaj sur ŝia plormalklara
Okulparo la blankajn florojn banis,
Venĝem-rapidaj, furioze blindaj,
Pri sia posta puno ne pensintaj.

133.
Ho, suno, certe kovris vi vuale
De tiuj monstroj tiam viajn brilojn,
Kiel de l' monstra tablo, dum regale
El man' Atreus manĝis siajn filojn
Thyestes. Vastaj valoj, el la pale
Frostanta lip' vi aŭdis lastajn dirojn,
La nomon Pedro, kiun ŝi krietis,
Tra malproksimoj eĥe vi ripetis.

133.
Kiel al lekanteto bela, pura,
Kiun deŝiras, por tro frua fino
La sinjorin' per man' volupt-plezura,
Por en girlando porti ĝin ĉe l' sino,
Mortas parfumo kaj kolor' velura:
Samtiel mortas pala junulino.
Velkas vangrozoj kaj la blanko ĉarma
Kiun vivigis roze vivo varma.

135.
Longtempe larme pri la mort' amara
La nimfoj de Mondego rememoris,
Eternmemore je fonteto klara
Ŝanĝis la larmojn, kiujn ili ploris,
Kaj baptis ĝin, per nom' ĝisnune stara,
»Amo de Ignez« (ĉar ĝi tie floris),
Jen kiel freŝe ĝi la florojn lavas,
Ĉar akve larmojn, nome Amon havas.