Henriette Roland Holst
EL LA »ROMPIĜINTAJ KOLOROJ«

Ofte mi vidis naturon,
kiel beston, jam pretan por salto,
profundspire ekstari,
kaj ekverdi kun erupta ekzalto,
verŝante tra l' mondo floradon.
Esper' tiam streĉis la kordon
en mi, kaj mi ŝajnis pokalo
plenigita ĝis trans sian bordon,
tiel mi ĝojis kaj pensis: Ho morgaŭ
la kialon ekscios mi tute!
Sed la morgaŭ venis, iris,
kun manoj malplenaj, mute,
kaj al nova tag' kaj al ĝia frukt'
ĝi poetlasis min, sopirkatenan.
Tiel forrevis mi junon, memame,
brakumante aeron malplenan
kaj maturiĝis al pli plenaj jaroj…
— — — — — — — — — —
Mi sidis en rara silento
somera; la vento ne bruis,
kviet' estis tiel perfekta
ke ĉiu kreaĵo ĝin ĝuis;
l' insuloj de l' ĉielmaro
senmove sin tenis,
kaj ŝajnis aŭdiĝi io,
kion hom' neniam komprenis.

Tiam sentis mi en mi ekŝiron
kaj ke sin liberigus io;
kiel best' en angulo ĝemas
de malsato kaj de glacio,
tiel ĝemis ĝi funde, funde
en mi, tre fore de l' sun':
plej sola en mondo, neniam
homvizaĝon vidinte ĝis nun.
Ĝi estis anim' de l' animo,
mia plej interna sentfluo,
senscia pri ĝoj' de batalo,
vivinta tre fore de l' bruo
kaj fore de l' konscio.
Al mi ŝajnis, ke vage mi iris
de post jaroj, ekstere de l' vivo,
kaj ĝin enrigarde sopiris.
Ĉi senton mi ne plu perdis.
Kaj kvazaŭ mi, mizera,
ĉiam refoje gapus tra fenestro
al lum' interna, blanka kaj tenera.
Iam, sur sojlo kabana, en suno
vespera virinon mi vidis,
ŝi ludis kun sia infano
kaj ĝin kuraĝige alridis
— ĉar pene ĝi provis marŝi —
ŝi vokis kaj ridis ĝue,
poste malfermis la brakojn
kaj ĝin ekkaptis, surgenue.
Jes ja, mi vidis la ligon,
la dolĉan malfermon de l' koro,
ho, kvazaŭ floro, rozeto burĝonus
odore… kaj en la nokthoro
mi sentis maneton surbruste
kaj buŝetan, suĉantan el mi,
infan' mia! mi havis vin sonĝe,
sed vi fuĝis ĉe l' matenradi'.
Mi aŭdis la merlojn kanti,
en griza, malvarma lumo,
kaj miris, ke povas mi porti
la tagon kun ĝia ŝarĝumo.
Strange kiel peze pendas
super la tag' la fum' de sonĝo…