Heinrich Heine
EL MIAJ LARMOJ ĜERMAS


El miaj larmoj ĝermas
Abunde la floro post flor'.
Kaj miaj ĝemoj iĝas
Najtingalara ĥor'.

Kaj se vi min amas, kara,
Ĉiujn florojn havos vi
Kaj trilu sub via fenestro
La najtingal-ari'.