Johann Wolfgang Goethe
ELFREĜO

Kiu rajdas tra l' nokt' kaj vent' sub nub'?
Ĝi estas patro kun sia bub'.
Li premas filon per brak' al sin'
Kaj firme, varme li tenas lin.

Filet', vi kial vin kaŝas kun trem'?
Patret', ja venas elfreĝo mem!
Elfreĝ' kun krono, trenaĵ' post li! —
Filet', ĝi estas nebul-stri'.

»Ho venu do, infan', kun mi!
Tre belajn ludojn ludos nun ni.
Sur bordo brilas la bunta flor',
Mia panjo havas vestojn el or'.«

Patret', ĉu vi aŭdas, elfreĝo sen ĉes'
Min vokas, logas per flustra promes'. —
Fileto, restu do en kviet',
Tra l' velkaj branĉoj zumas ventet'.

»Ho, ĉarma knabo, do venu jam,
La filinoj vartos ja vin kun am',
La filinoj nokte en ringo de danc'
Vin lulos per kanto kaj danc' kaj balanc'.«

Patret', du vi aŭdas, jen ŝvebas kun vok'
Elfreĝidinoj en nigra lok'. —
Filet', filet', mi vidas sen dub':
Maljunaj salikoj grizas en grup'.

»Mi amas vin, ho bela figur', kun sopir',
Se mem vi ne venos, do prenu vin ŝir'.«
Patret', ho patret', nun li tuŝas min, ve!
Elfreĝ' min kaptas, doloras tre!

La patro ekspronas kun frosto en spin',
Kaj premas la filon ĝemantan al sin',
Li pene venas al hejmkort',
Surbrake kuŝis la fil' en mort'.