François Villon
EPITAFO

en formo de balado, kiun verkis
VILLON
por si kaj siaj kunuloj atendante kun ili pendigon sian.


Homfratoj, kiuj vivos plu sur tero,
Ne havu krudajn korojn kontraŭ ni,
Ja, se vi nin kompatos pro l' mizero,
Vi trovos mem indulgon antaŭ Di'.
Jen kvin, aŭ ses, ni pendas tie(ĉi,
Kiun tro nutris ni, la karn' malpia,
Jam konsumiĝas en putrado fia,
Kaj ni, la ostoj, iĝos cindro, polvo.
Ne moku nin kun rido ironia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

Ho fratoj, ne malŝatu kun fiero
Ĉi krion, kvankam juste estas ni
Ekzekutitaj. Scias vi pri l' vero,
Ke ne distingas ĉiun saĝa pi'.
Ho preĝu do kun kora emoci'
Al sankta Fil' de virgulin' Maria:
Ne velku por ni lia graco dia,
Ne brulu ni sub la infera volbo.
Ni mortis jam, do for insulto ĉia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

Nin lavas kaj lesivas pluv-vetero,
Nigrigas kaj ŝrumpigas sun-radi',
Kaj manĝas bird' el nia okul-bero,
El brov' kaj barb' elŝiras pli kaj pli,
Sen halt' momenta svingas la furi'
De l' vento nin, laŭ sia plaĉ' varia,
Jen al ĉi flank', jen al la flank' alia,
Fingringe nin bek-truis pigo, korvo,
Vin gardu do de kunfrateco nia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

            Dediĉo.

Princo Jesuo, mondregant' radia,
Nin ŝirmu, savu de l' Satan' rabia,
Ne ligu plu nin al li ŝuld' sen solvo,
Kaj homoj, ĉesu rido, moko kria,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.