Epitafoj

SIMONIDES

Iru, ho vi, migrant' kaj alportu sciigon al Sparto:
Tie ĉi kuŝas ni nun, post la plenum' de l' ordon'.

PARMENION

Estas mi tomb' de virgino Helena, sekvinta la fraton.
Falas duoble la larm' el la okul' de l' patrin'.
Ĉiu svatinto lamente funebras: nenies ŝi estis,
Ĉies esperojn do rompis egale la mort'?

MELEAGROS

Larmojn oferas mi por viaj cindroj, ho Heliodora,
Jen mia sola havaĵ' post via dron' en Hades'.
Larmoj amaraj: al tomb' ilin verŝas mi, verŝas mi, kiel
Signon de dolĉa kares', signon de ama fidel'.
Mi Meleagros pri mort' via, kara, lamente lamentas,
Ve, sed vana la plor', ja ne indulgas Hades'.
Ve, kie mia burĝon' dezirinda? Ĝin rabis la morto,
Rabis ĝi: falis al polv', eĉ ne florinte, la flor'.
Jen, surgenue mi al vi petegas, ho Ter' ĉionutra:
Ŝin, priploratan, al brust' milde brakumu, Patrin'.

LEONIDAS

Pri la prudenta Eŭbul' ni memora pretere irante,
Kaj ni ekdrinku: Hades' estos komuna haven'.