Sándor Petőfi
ESTIS ĴUS MATENO


Estis ĵus mateno, jen: vespero ree.
Estis ĵus printempo, jen: aŭtuno-fino.
Ĵus ni nin ekkonis, Julnjo, mia kara,
Jen, edzin' vi estas, longe jam edzino.

Kvazaŭ ĵus ni ludis sur genuoj patraj,
Baldaŭ apud avoj kuŝos ni sub tero.
Tiom estas vivo: spiro sur spegulo,
Ombro de kuranta nubo sur rivero.