Joachim du Bellay
FELIĈA SORTO

Feliĉa sorto, kiel Ulisses multvojaĝa,
Aŭ kiel konkerinto de la ŝaflano ora,
Reveni fine hejmen, kaj dum vivresto glora
Inter parencoj vivi pli sperta, kaj pli saĝa.

Ve, kiam fumon vian, kameno hejmvilaĝa,
Mi vidos gaje fumi, en kiu tempo fora
Mi vidos vin, dometo, kaj korto, pli valora
Al mi ol tuta reĝa provinco riĉpejzaĝa?

Pli plaĉas al mi nia prapatra domo paca,
Ol de palacoj romaj la frunto plej aŭdaca,
Pli ol marmoro dura l' ardezo fajne blua,

Pli mia Loire galla, ol la Tiber' latina,
Pli mia Liré eta, ol Monto Palatina,
Pli ol marvento sala, la dolĉa mild' anĵua.