Sándor Petőfi
FINO DE SEPTEMBRO

Jen, floras ankoraŭ la floroj en valo,
Jen, verdas ankoraŭ la poploj ĉe l' font',
Sed vidu, jam tie la vintra vualo,
La neĝo ekkovris la supron de l' mont'.
En kor' mia juna kun flamaj radioj
Printempe brilegas ankoraŭ la sun',
Sed griza jam iĝis ĉe miaj tempioj
La nigra hararo, per prujn' de l' aŭtun'.

La floro defalas, la vivo forpaŝas…
Ho venu al sino, edzin', mia am'!
Vi nun la vizaĝon sur brust' mia kaŝas,
Kaj morgaŭ — ja eble sur tomb' mia jam.
Ho diru, se l' morto antaŭe min prenos,
Ĉu por vi mi restos eterna memor',
Aŭ am' de junulo vin iam katenos,
Kaj nomon ĉi mian faligos vi for?

Ho, se vi forĵetos la vidvovualon,
Ĉe l' tomb' ĝin pendigu je flag' de dolor'.
Kaj por ĝi mi venos kaj ĝin en la valon
De l' morto mi portos en meza nokt-hor',
Por viŝi la vangojn, malsekajn de l' ploro
Pri via facile-forgesa anim'
Kaj vindi la vundon kruelan de l' koro
Amonta eĉ tiam, eĉ tie, sen lim'.