Endre Ady
FRENEZA, MORTA NOKTO

Al Nord' rigardas fenestreto,
La sola grinca fenestreto.
Ekstere maro blekas. Mi
Aŭskultas je l' kor-orkestreto:
Kiaj frenezaj du muzikoj!

Tre fore grandaj montoj brilas,
Sang-ombraj, neĝaj montoj brilas,
Jam noktas. Verdas mara ŝaŭm'.
La ĉambro blankas. Ho, mi iras:
Jen nokto de frenez-koloroj!

L' odoron de la mimoz-floroj,
Benataj, dolĉaj mimozfloroj,
Alportas flugilfrap' de vent'.
La mond' nun plenas de odoroj:
Kia freneza odorar'!

Ĉu fajron manĝis nun la Luno,
Ĉu flamon manĝis nun la Luno,
Ĉeval' maljuna de l' ĉiel'.
La nuboj ardas en ruĝbruno:
Kiel fajriĝis nun la mond'!

Mi iros, iros: jen la Morto.
Mi scias, scias: jen la Morto.
Min vestas, pord-malfermas mi,
Li baras vojon en la pordo.
Kia freneza morta nokt'!