FUĜIVARA NO HIROCUGU


En ĉiu floro
De ĉi branĉet' florara
Estas kaŝita
Centobla ama vorto,
Ĝin ne malŝatu, kara!