El la «Kanteletar»
HELKA DUM PAŜTADO

Brile bela, hela Helka,
Idinet' de Kalevala,
Iam, en la infanaĝo,
La bovaron pelis paŝti.
Gardis ŝi en bosk' arbusta
Bovidetojn kaj bovinojn.
Jen, Temro sendis ursojn,
La diablo lupojn logis,
Kies dentoj diskarnadis
Bovidetojn kaj bovinojn.

Brile bela, hela Helka,
Idinet' de Kalevala,
Hejmeniris plende, plore,
Dum la vojo ve-dirante.
Ŝia patro en fenestro,
Panjo en la pord' demandas:
»Kara filnjo, kial plendo?
Vangojn larmoj kial lavas?«

»Kara panjo, tial plendo:
Mi bovaron pelis paŝti,
Gardis mi en bosk' arbusta
Bovidetojn kaj bovinojn
Sed Teruro sendis ursojn,
La diablo lupojn logis,
Kies dentoj diskarnadis
Bovidetojn kaj bovinojn.«

Nun parolas panjo pete:
»Ĉarma filnjo, ĉesu ploro,
Ĉar Teruro sendis ursojn
La diablo lupojn logis,
Kies dentoj diskarnadis
Bovidetojn kaj bovidojn.
Sed vi povos pluve plori,
Infanet', se iros iam
Lup' en nian grandan korton,
Urso tra la pordo propra,
Porti for vin, kara filnjo.
Lup' en formo de fianĉo,
Urso sub la masko svata.