Sándor Petőfi
HOMERO KAJ OSIANO

Jam kie vi estas, helenoj kaj keltoj!
Ho, vi malaperis jam, kiel
Du urboj, dronintaj
En akvo de maro profunda,
Nur pintoj de turoj elstaras el akvo.
Du pintoj de turoj: Homer', Osian'.

Almozulo Homer'.
Reĝid' Osiano, lio kia kontrasto!
Sed ili je tio similis,
Ke ambaŭ estis blindaj.
Ĉu eble la vidon
Flagrad' de animoj iliaj,
Brilego de gloro ilia forprenis?

Ho grandaj spiritoj, se ili sorĉmane
Ektuŝas la kordojn de lir',
Jen kiel la vorto de Dio,
Por ni ili mondon ekkreas,
Mirinde belegan,
Mirinde gigantan.

Ho aŭdu Homeron!
Jen estas ĉe li la ĉiel'
Eterna rideto de l' ĝojo kvieta,
De kie purpur' de maten',
Tagmezaj radioj el or'
Kun mildo afabla surfluas
La blondan ondaron de l' maro
Kaj en ĝi la verdajn insulojn,
Sur kiuj la dioj miksiĝas feliĉe
Kun gento de homoj,
Kaj ludas plezure vin, amo belega!

Kaj vidu nun, jen Osian',
Ĉe l' norda mareg', en eterna nebulo
Sur roko sovaĝa, kun ventoj hurlantaj
Vetkrias li kanton en nokto ĥaosa,
Kaj luno leviĝas,
Sangruĝe, simile
Al sun' subiranta,
Kaj kovras per lumo frostiga l' arbaron,
Tra kiu en grupoj
Vagadas fantomoj malĝojaj:
Herooj falintaj
En kamp' de batal'.

Ho, ĉie brilego,
Ho, ĉie florado
En kant' via, praalmozulo, Homer!
Ho, ĉie dezert',
Ho, ĉie malhel',
En kant' via, ido de reĝ', Osian'!

Ho kantu plu, kantu, senĉese,
Ho frapu liuton, la dian liuton,
Homer', Osian'!
Forpasas la centoj
Kaj miloj da jaroj kaj ĉion
Dispremas per pied' senindulga,
Sed sanktaj vi estas al ili.
Sur ĉion la flavon de l' mort' ili spiras,
Nur krono de kap' via griza plu verdos.