Rumana popolkanto
I.

Kiu scias kaj divenas,
Ke la am' de kie venas,
Kiu scias, kiu konas,
Ĝi el kio ekburĝonas?

El la lipo ruĝe flama,
El la kolo perl-ornama,
El dorlotaj vortoj, petoj,
Dolĉaj rondaj brustmontetoj.