Johannes Semper
IMPROVIZACIO AŬTUNA

Nun ĉio tiel orde, kune jam:
Folioj falaj, bruna branĉornam',
Papavo elflorinta, tranĉa ramp'
De la plugil' sur lede dura kamp'
Kaj kun blasfem' plugita sulk' de ter',
Kaj supre rula nubo-aglomer'.
Ho, ĉi aŭtuno tiel homogenas!
Eĉ la limak' sur fung' tion komprenas.
Draŝiloj bruas kaj jam en la nuboj
Alhejmas triangulaj gruotrupoj.

Nun enrigardu vin mem. Vidu ŝtele
La kunirantan ombron, berojn ŝvele
Maturajn, pesu la grenujan riĉon,
Kaj kantu poste vian aŭtuniĝon,
Post vivduon' pasinta, maljuniĝon.
Maturas temp', por fari la bilancon.

Ne!

Mi volas ja eĉ nun printempan dancon,
Mi volas semi spiton, disonancon,
Dum floras flokso nun,
En folifalo de l' aŭtun'
Rezinoplene volas mi burĝoni!
Dum multaj emas en la prozfarsaĵo droni,
Mi nun agordu vin, printemp-fajfil'
Kiel cejan' en grenoj, sen util',
Kiel or-rafanistoj, kiuj nin provokas
En mez' de lin'!
Aŭtun'! Se min
Vi vokas
Prikanti de l' ĉiel-lazur' la finon,
Odoran, sukan linon,
Disfalan mian sinon:
Fiera mia pozo
Estas la malkonsent'!
Min ne konsolas en vi la ripozo,
Ankoraŭ logas la piedojn mont-ascend'!
Jen, mia nuborand'
Ja plenas je printempa fulmotondro!
Mi antaŭ kil' ŝaŭmstria ondo,
Mi turnovent'! Dum flagruband'
Nun lace kaj malstreĉe pendas,
Ventego iĝi mi pretendas.
En harmonio, digestad' malvigla,
En mezo de komfort' kaj sven',
Ĵetiĝu el mi, kiel peĉo nigra
Kaj lafo la malben'!
Ne! Por malvigli, kiel vi, aŭtun',
Mi ja ne taŭgas! Volas mi
Elpaŝi, min ne povu jugi
Rubrika letargi'!
Jen, voko vibras en mi nun:
Ek! Kontraŭ ventoj flugi!
Ŝipgvidi kun printempa ten'
Por senti min en pen'!