Jordan Kovaĉev
INFANOJ DE L' NATURO

Sur freŝa bordo, kie en ludbatoj
Disfalas perle brilaj ondo-miloj,
Kaj roso-spire al la verdaj platoj
Verŝiĝas ili kun la suno-briloj,

Jen venas, kantas laŭ inspira verso
Kun brust' el kiu ŝprucas voĉ' miela,
L' infanoj bonaj de la Universo,
Verŝanta Pacon al la koro hela.

Sukŝvela, mola herb' al ili metas
La vojon. Floro apud flor' laŭire,
Kaj rivereto ŝaŭme zumkantetas,
Ilian vojon refreŝigas spire.

La Teron ili faris bed' ĝardena.
Kun ĉio paco en jarcent' ilia.
Tra flora val', sur vojo ombroplena,
Vojaĝas cervo kun la homo pia.

En denso birdo nekonata donas
La koron al la frato-hom' en kanto,
Kaj ruĝan frukton arbo mem proponas
Invite al la paca vojaĝanto.

En ĝoj' komuna ĉiu floro treme
Ekbrilas per la roso brilianta,
Subtilan psalmon flustras mildhonteme
La branĉoj de la bosko ripozanta.

Kaj bela psalmo de l' estonta gento
Tra l' kamp' senfina eĥas solenĝoje.
Ĝin, himnon sanktan la flugil' de vento
Al la Senlimo portas lumovoje.

Ĉar kor' ilia estas sen malhelo,
Ilian bruston tentoj ne ekfendas,
Al homa fil' fidela, el ĉielo,
La dolĉa Patro koran benon sendas.