Giosue Carducci
INTERPAROLO KUN LA ARBOJ

Vin, kverk' medita, kiu rokojn solajn,
Kaj kampojn tristajn ombras, mi ne amas
Per milda branĉo fruntojn frenez-bolajn
De urbdetruaj monstroj vi ornamas.

Nek vin, senfrukta laŭro, mi preferas.
Mensogas vi; kun verdoj fremdaromaj
En la printemp' mizera vi fieras,
Kaj sur kalvaĵo de cezaroj romaj.

Vin, vit' mi amas: ridas sur terbuloj
Brunaj la beroj, maturiĝas saĝa
Vivo-forges' per via or' diafana.

Sed pleje vin, abi'! Per kvar tabuloj
Estos fermitaj de vi ĉi sovaĝa
Pensotumulto, ĉi deziro vana.