Mihály Vörösmarty
JE L' MORTO DE KNABETO

Vi jam elludis viajn etajn ludojn.
Knabeto kara, frue vi elludis.
La vangoj laste ridis kaj la mort'
De ili ŝiris viajn belajn rozojn.
Ne nur vi sola iris, vi kunportis
La ĝojon de l' gepatroj, vi kunportis
Burĝonon riĉan de esperoj belaj.

Ho, kiu diros al vi, ke tagiĝis jam,
Ho, kiu vin revekos el la dormo?
Gepatroj ploras, diras: Ho vekiĝu,
Fileto, kara, infaneto bela!
Sed ĉio vana, vi ne aŭdas plu:
Vi dormos kaj vi ne plu havos sonĝojn,
Vi dormos kaj ne havos vi matenon.

Sed la dolor' ne ĝenu viajn cindrojn.
Facile vi foriris, pure, kiel
Radio refluganta al ĉiel';
Al ter' nin ligas ĝojo kaj malĝoj',
Deziras ni kaj timas ni la morton,
Vi estas transe jam, sur voj' senduba.

Ho, se dum puraj kaj silentaj noktoj
Ekbrilos gloraj astroj sur ĉiel',
Ĉu venos vi kun ben' al viaj karaj
Al sonĝ' ilia, nokte, ĉu vi venos
Por kovri ilin per trankvil' ĉiela?
Ho venu, ĉirkaŭprenu gefratetojn,
Iliajn vangojn kisu spiritlipe.
La tagojn, kiuj restis for post vi,
Redonu al gepatroj, ili kane
Travivu vian vivon ŝiriĝintan.
Dum ili ŝutos florojn al la tomb',
Flugpendu super ili gardanĝele.