Caius Valerius Catullus
JE LA MORTO DE PASERO

Venusoj kaj Kupidoj, funebru kun lament',
Kaj ĉiu homo, kiun distingas bona sent'!
Ĉar mortis la pasero de mia amatino,
Plezuro kaj fiero de mia amatino.
Ol la okuloj propraj ŝi ja pli amis ĝin,
Ĉar dolĉa estis ĝi, kaj al sia sinjorin'
Obeis tuj ĝi, kiel filino al patrino.
Ĝi sin eĉ ne formovis de l' sinjorina sino,
Sed ĉirkaŭsaltetante tien kaj tien ĉi
Nur al la sinjorino pepetis ĉiam ĝi.
Kaj nun ĝi devis tien foriri mallum-voje,
De kie ja neniu revenis iufoje.
Malbenon al vi, Orcus, malluma region',
Ke ĉion belan tiel vi glutas sen pardon'!
Paseron tiel belan vi nun de mi forportis.
Pasero kompatinda, ho, granda ve, vi mortis!
Vi kaŭzis, ke l' knabino, larmante pro l' dolor',
Okulojn ruĝe-ŝvelajn nun havas pro la plor'.