Sándor Petőfi
JEN AŬTUNO, JEN DENOVE

Jen aŭtuno, jen ĝi ree,
Kiel ĉiam, ĉarmas min.
Dio scias, kial mi ĝin
Amas? sed mi amas ĝin.

Mi sidiĝas sur monteto,
Disrigardas tie ĉi,
Kaj aŭskultas molan zumon
De l' falanta arbfoli'.

Al la ter' la sun' rigardas
Kun rideta, milda bril',
Kiel la patrin' amanta
Al ekdorma eta fil'.

Vere ja, la ter' ne mortas,
Nur ekdormas en aŭtun',
Tra l' okuloj ne malsanon,
Nur dormemon montras nun.

Ĝi silente sin malvestas,
Metas belajn vestojn for.
Ĝi sin vestos, se krepuskos
La printempo: la aŭror'.

Dormu do, naturo bela,
Dormu dolĉe ĝis tagiĝ',
Havu sonĝojn, kiuj pleje
Vin plenigas per feliĉ'.

Plej mallaŭte, fingropinte
Liutkordojn tuŝas mi.
Por vin luli, sonu reva
Kant' de mola melodi'.

Mia kara, alsidiĝu,
Sidu ĉe mi en silent',
Ĝis forsonos kanto, kiel
Super lago flustra vent'.

Min kisante, mute metu
Nun la buŝon al la buŝ',
Ke l' naturon ni ne veku
El la dolĉa, dorma kuŝ'.